Lucy D. Crespo da Silva
Aspekto
Lucy d'Escoffier Crespo da Silva | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Lucy d'Escoffier Crespo da Silva |
Dato de naskiĝo | 2-a de septembro 1978 |
Dato de morto | 19-a de novembro 2000 |
Mortoloko | Kembriĝo (Masaĉuseco) |
Aĝo je morto | 22 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | astronomino |
Geografio | |
Ŝtato | Usono |
Portalo pri Homoj | |
Lucy d'Escoffier Crespo da Silva (naskiĝis la 2-an de septembro 1978, mortis la 19-an de novembro 2000 en Kembriĝo (Masaĉuseco)) estis usona astronomino de brazila deveno.
Ŝi studis la lumajn kurbojn de asteroidoj kaj kontribuis al la malkovro de la samdirekteco de la angulaj movokvantoj de la anoj de la Koronisa familio.[1][2]
Ŝi mortis pro falo tra fenestro, verŝajne suicidinte. En ŝia memoro, Richard P. Binzel proponis nomi laǔ ŝi la asteroidon 96747 Crespodasilva, kiun ŝi malkovris la 16-an de aŭgusto 1999.[3][4]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Rotaciaj direktoj de asteroidoj : lumkurba analizo de anoj de la Koronisa familio 158 Koronis kaj 720 Bohlinia, disertaĵo de Lucy (Lucy d'Escoffier) Crespo da Silva, januaro 2000 (angle)
- ↑ Rotaciaj direktoj en la Koronisa familio : kompletaj rezultoj el du sendependaj analizoj de 213 rotaciaj lumkurboj de la Koronisa familio, de Stephen M. Slivan, Richard P. Binzel, Lucy D. Crespo da Silva, Mikko Kaasalainen, Mariah M. Lyndaker, Marko Krčoc el Icarus, vol 162 n°2, aprilo 2003 (angle)
- ↑ JPL Small-Body Database Browser : 96747 Crespodasilva (1999 QQ2) (angle)
- ↑ MPC alfabeta listo de asteroidaj malkovrintoj (angle)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Lucy D’Escoffier Crespo da Silva, el Academic
- angle Biografia Noto el AstroChix.com.
- angle Anonco de la morto de Lucy d'Escoffier Crespo da Silva, el MIT New ; 22-a de novembro 2000
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lucy d'Escoffier Crespo da Silva en la itala Vikipedio.